Sufragano

Sufragano[1] (latine: suffragium signifas voĉdonrajton) estas titolo de romkatolika episkopo (sed ankaŭ de episkopoj de la Eklezio de Anglio) kiu en koncilioj ja rajtas voĉdoni estante sub (kontrolo de) arkiepiskopo.

Eklezifaktermine interese estas ĉi-kuntekste suffragia sanctorum kio esprimas la porpetojn de la sanktuloj laŭ intenco de preĝanto. Sekulare temas pri interveno ekz. ĉe imperiestro peri (lukran) oficon al alia persono.

Sufraganaj episkoplandoj de la princĉefepiskoplando Salcburgo estis ekz. Lavant kaj Chiemsee.

  1. Laŭ PIV sufiĉas diri sufragano, ne nepre necesas sufragana episkopo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne